Multnivela merkatado (MNM) estas komerca modelo de rekta vendado; ĝi baziĝas sur disdonmetodo de produktoj kaj servoj, kiu celas permesi al ĉiuj iĝi distribuistoj kaj krei reton de distribuistoj sen konsiderinda investo de mono.
La persono, kiu kunlaboras kun firmo, kiu distribuas siajn produktojn pere de retmerkatada sistemo, estas konsiderinda kiel sendependa entreprenisto. Kiel tia, kutime li ne estas submetita al devigoj de fakturado kaj maksimumaj limoj de profito.
Ĉiu firmo de Multnivela merkatado (MNM) devas esti bazita sur la jenaj fundamentoj:
Kutime la unuopuloj aĉetas identigantan licencon, “la kodon”, al kiu oni kunligas proviziojn kaj sub-distribuistojn; ili povas fari sendependan aktivecon de vendo je komisio de la ĉefa firmo.
La distribuistoj estas pagataj laŭ produktoj aŭ servoj rekte distribuitaj de ili kaj de ĉiuj, kiuj agas en ilia distribua reto. La plusoj estas kalkulataj laŭ procento sur la suma fakturado de la organizo, je diferenco kaj laŭgrupe. MNM naskiĝis la 1934 en Usono por distribui produktojn de nutraj integriloj Nutrilite.
Pere de Multnivela merkatado, oni distribuas grandan varion de produktoj, la aliĝintoj ne devige devas rekte uzi tiujn produktojn, eĉ se tio estas ofte konvena kaj konsilita por plibonigi la “fidan” etoson en la “aĉetkonsilioj”, kiujn la vendistoj faras al potencialaj aĉetantoj. Ĉiu firmo, kiu uzas MNMn kiel distribuan sistemon, havas malsaman salajran sistemon de siaj distribuistoj.
La baza koncepto de MNM konsistas en la fakto ke la profitoj estas rekte proporciaj al la kvanto, al la kvalito kaj al la tipo de farita laboro. Potenciale ili estas eĉ grandegaj. Ĝi estas komparebla kun franĉizo, sed ĝi ne prezentas altajn kostojn de implementado kaj konduko, kaj ĝi oferas pli grandan flekseblon. Vera sistemo de MNM faras tiel, ke la profito ne devige estu por kiu antaŭe aliĝis sed ĉefe por tiuj, kiuj faras aktivecon. Pro tio la plusoj estas kalkulataj tiel, ke distribuisto, kiu faras fakturadon, povas superpasi tiun, kiu estas “supre”.
Multaj konataj firmaoj vendas laŭ la metodo de MNM.
La tutmonda disvastiĝo de multnivela merkatado ne povis ne koncerni ankaŭ la Esperanto-movadon. Ĝi diskonatiĝis ĉefe komence de la 1990-aj jaroj, kiam esperantistoj el Ĉinujo, Hungarujo kaj Rusujo intense klopodis varbi novajn vendistojn, i.a. pere de prelegoj en Esperanto-aranĝoj kaj artikoloj en esperantaj gazetoj, sed ĉefe pere de personaj kontaktoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search